faris protektilon kontraû la suno kaj la pluvo, kaj la loĝantoj en la arbareto ĉiuj povis rigardi preter la rektajn arbotrunkojn kaj trans la herbokovritajn deklivojn al la purpura akvo de la Nonesta Oceano.
Ĉe la larĝa ekstremo de la insulo, norde, staris la reĝa palaco de Reĝo Kitikuto, la estro kaj reganto de Pingario. Ĝi estis bela palaco, konstruita tute el neĝblanka marmoro kaj sur ĝia kapo estis kupoloj el polurita oro, ĉar la Reĝo estis ekstreme riĉa. Tute laûlonge de la bordo de Pingario troviĝis la plej grandaj kaj plej altkvalitaj perloj en la tuta mondo.
Tiuj perloj kreskis en la ŝeloj de grandaj ostroj, kaj la homoj rastis la ostrojn el iliaj akvaj bedoj, elserĉis la laktecajn perlojn kaj portis ilin laûregule al sia Reĝo. Tial, unufoje en ĉiu jaro, lia Moŝto povis sendi ses el siaj boatoj, kun sesdek remantoj kaj multaj sakoj da valoraj perloj, al la Regno Rinkitinko, kie situis urbo nomata Gilgado, en kiu la palaco de Reĝo Rinkitinko staris sur rokoplena promontoro kaj agis, per siaj altaj turoj, kiel lumturo por gvidi velistojn al la haveno. En Gilgado la perlojn el Pingario aĉetis la kasisto de la Reĝo, kaj la boatoj reiris al la insulo portante riĉajn varojn kaj tiujn nutraĵprovizojn kiujn bezonis la popolo kaj la reĝa familio de Pingario.