Jump to content

Page:Progreso - 1a yaro.pdf/136

From Wikisource
This page has not been proofread.
122
PROGRESO

gramatika vidpunkto, la simpleco devas superi la internaciecon : jam por la simpleco oni forigas ĉiun personan finiĝon el la verboj, kvankam eĉ la angla lingvo konservas postsignon de ĝi; pro la sama motivo oni forigas la seksan finiĝon ĉe la adjektivoj, ĉar ĝi estas absolule neutila. Do la tuta demando kuŝas en tio ĉi : ĉu la multenombro de la adjektivoj estas pli utila ol ilia seksa ŝanĝebleco? Ŝajnas, ke ne estas tiel, almenaŭ en ĉiuj okazoj, kiam la adjektivo estas akompanata de sia substantivo, ĉar tiam ĝi ripetas nur ion jam montritan per ĉi tiu lasta (tule egale ĉu ĝi antaŭiras aŭ tuj postvenas). La multenombro de la adjektivo fariĝas utila, nur kiam ĝi estas izolita; sed, en liu okazo, la adjektivo estas ofte substantivigata, kaj tiam ĝi alprenas la formon de la substantivo, kaj sekve la finiĝon de l’ multenombro. Do restas nur la okazo sufiĉe malofta, kiam adjektivo restas kiel epiteto de neesprimata substantivo. Nur en tiu okazo estas necesa doni al ĝi multenombran finiĝon. Sed estas nenecesa, pro tiu escepta okazo, devigi la adeptojn senĉese almeti la multenombron al la adjektivoj, kaj trudi al ili superfluan penadon.

Oni povas rimarki ke, ne sole ĉiuj konkurantaj LI. al prenas neŝanĝeblan adjektivon, sed ke ankaŭ Dro Zamenhof mem ĝin alprenis en sia reformo de 1894, kaj tion li faris por malgrandigi la oftecon de la finiĝojn -aj, -oj, tiom multe kritikataj je bonsona vidpunkto. Sed, se oni akceptas la neŝanĝeblecon de la adjektivo, oni povas tute forigi tiujn finiĝojn, eĉ el la substantivoj : ĉar tiu j altrudiĝis nur por ebligi formi la multenombron de la substantivoj kaj de la adjektivoj per unu sola unuforma montrilo, kiu samtempe estus akordiĝebla kun la akuzativo : sed ekzistas nur tiu litero j, kiu povas samtempe esti almetata al la finiĝoj a, o kaj al la finiĝo n. Ne plu ekzistas do iu motivo por konservi ĝin, kaj kontraŭe ekzistas motivoj fonetismaj (supre montritaj) por uzi la literon i, kiu estas sufiĉe aprobinda pro sia internacieco, kaj kies anstataŭanto nur estis la litero j. Cetere ni rimarku, ke la multenombro per i konservas nepre la eblecon formi la akuzativon per n, tiel en multenombro kiel en la ununombro. Estas nenecesa aldiri ke, sekve de tio, la finiĝo de la verba infinitivo devus esti ŝanĝata : sed la nuna finiĝo (i) estas nepre arbitra (tiel same kiel la a, per kiu Dro Zamenhof anstataŭigis ĝin en 1894), kaj kontraŭe ekzistas finiĝo, kiu altrudiĝas pro sia internacieco, nome finiĝo kun r, ekzemple ar (kiel en Idiom Neutral; ĉiuj novaj LI. posedas