Jump to content

Page:Progreso - 1a yaro.pdf/140

From Wikisource
This page has not been proofread.
126
PROGRESO

kojn, kaj ekzameni ĉu ia malmulte internacia radiko ne povus esti anstataŭigata per ia alia pli internacia. La Naŭlingva etimologia leksikono de Sro Bastien aperis ĝustatempe por servi kiel fundamento de tiu kontrola laboro. Ĝi estas tiom pli necesa, ke ŝajnas al kompetentaj kritikistoj, ke la vortaro de Idiom Neutral, precipe, estas entute pli internacia ol tiu de Esperanto. Ĉiuokaze oni scias, ke ĝi estis zorgeme ellaborata de internacia societo (la Akademi) konforme je la principo de inlernacieco, kaj, cetere, la elementoj de tiu laborado estas konservitaj en la cirkuleroj de la Akademi. Tio estas fundamento por komparado kaj kontrolado : kaj se, en tiu grandega kaj serioza laboro, montriĝas kelkaj radikoj pli prave elektitaj ol la samsignifaj radikoj de Esperanto, oni evidente devas profitigi la definitivan LI. per ili. Ne ekzamenante detale, oni povas esplori, ĉu radikoj kiel la jenaj estas sufiĉe internaciaj, aŭ estas la plej internaciaj, kiujn oni povas alpreni por la samaj ideoj : aĉeti, amboso, barakti, barĉo, bedaŭri, brogi, bulko, droni, dungi, farti, frandi, fraŭlo, glata, gurdo, juki, kraĉo, keno, klopodi, koto, kruta, lerta, maco, nepre, parkere, pilko, prava, rigli, rodo, stipo, svati, ŝajni, ŝati, ŝelko, taŭgi, tikli, tuko, varbi, vosto. Oni ankoraŭ devos esplori, ĉu la jenaj radikoj vere posedas internacie la signifon donitan al ili en Esperanto : balanco. cirkelo, domaĝo, fortika, galanterio, ĝentila, gracia, oferi, oportuna, prudenta, stablo, ŝtipo. Fine oni devos esplori, ĉu la jenaj radikoj (inter aliaj) posedas formon sufiĉe internacian kaj rekoneblan : abio, adulti, beni, boji, burĝo, daŭi, ekstermi, fandi, imagi, intesto, kelo, koni, limo, metio, paŝo, poŝto, servuto, spezi, vanta, veto, verto. Evidente, ni ne kritikas detale tiujn radikojn, kaj ni ne nescias, ke kelkaj estas pravigataj pro motivoj de oportuneco aŭ pro aliaj. Ni citas ilin nur kiel ekzemplojn de la esplorado farota por doni al la vortaro de LI. la maksimuman internaciecon, kiun ebligas la nuna stato de niaj lingvoj, dum oni atentos al la necesecon eviti la « homonimojn » kaj al aliaj apartaj atentindaĵoj, kiuj en iaj okazoj povas fleksigi la principon de internacieco.

RESUMO

Resume, ek la senpartia kaj objektiva studado, kiun ni faras de sep jaroj, tiom pri la historio de la demando pri la L. I. kaj pri la diversaj proponitaj projektoj, kiom pri la praktikaj