Jump to content

Page:Progreso - 1a yaro.pdf/157

From Wikisource
This page has not been proofread.
143
KRONIKO

ke li havas en sia pensado grandan klarecon kaj sendependecon. Lia perceptado estas akra; lertege li komprenas kaj juĝas la lingvajn fenomenojn, kaj la konoj, kiujn li posedas, estas tre vastaj. Detale li estas laborinta por esplori la fonetikan flankon de l’ lingvoj; vidu ekz. The articulations of speech sounds represented by means of analphabetic symbols (1889). Intime kunligataj kun tio ĉi estas diversaj verkoj, kiuj celas enkonduki plibonigadon de la lingva instruado, atingeblan per ĝenerala studado de la parolado de l’ lingvoj. Fenomenojn el la lingva evolucio ĝenerala li traktis ekz. en la interesanta disertacio : Pri la demando de l’ sonleĝoj (1886), publikigita plie en tradukaĵo germana. La flankon literaturan li ankaŭ ne preterlasis; vidu ekz. La vivo kaj poezio de Chaucer (1883). »

En la dana revuo Tilskueren Sro Holger Pedersen skribas : « Pri la laborado, kiun Sro Otto Jespersen faris kiel fonetikisto, mi ne bezonas tie ĉi vaste paroli; sufiĉas diri, ke dank’ al ĝi li atingis inter ĉiaj lingvistoj de tiu ĉi speciala fako pozicion de l’ plej alta rango. Mi volas nur diri, ke Sro Jespersen okupas sin pri studado ĝenerala de la fako; ne estas la fonetiko de unu sola lingvo, kiun li esploras, sed la fonetika scienco en ĝia tuta amplekso. Kaj neniam li parolas pri sonoj, kiujn li mem ne multafoje aŭdis kaj lernis ekzakte imitadi. Tial la ekzemploj, kiujn li uzas, estas prenataj el tiaj lingvoj, kiujn li plej detale konas, antaŭ ĉio el dana kaj angla, plie el franca kaj germana lingvoj, kaj fine el norvega, sveda, feroa, islanda, itala, holanda, rusa k. c. Sro Jespersen apartenas al tia angla-skandinava grupo de fonetikistoj, al kiu la maniero, laŭ kiu la lingvosonoj estas kreataj, fariĝis la plej grava afero; li estas inventinta genian sistemon por rapide kaj ekzakte indiki la diversajn elementojn el tia tuta movado de l’paroladaj organoj, per kiu unu lingva sono estas kreata; ekz. la artikulado de la dana sono d troviĝanta en la vorto da laŭ tia ĉi sistemo estas indikata per la formulo β0efὸ0e2 ».

F. de Skeel-Giörling.
Nuva adheri.

Quankam la Lingva Komitato, di qua l’ autoritato esas tre dubebla por l’ Esperantisti ipsa, dekretis en sa suvereneso, ke la Delegitaro « neplu existas », la Delegitaro duras existar e mem kreskar. Quale ni dicis en nia cirkulero di la 20 Marto, ni duros ricevar adheri di Societi, sed, kompreneble, li implikos nun adopto di la linguo di la Delegitaro. Ante la decido di nia Komitato, adhero implikis acepto di la linguo elektota; pos la sama decido, ol implikas acepto di la linguo elektita : nulo esas do chanjata en nia programo e konstituco. Sed ante, ni rifuzis zorge l’ adhero di omna societo konsakrata a propagado di un aparta linguo, por konservar nia neutreso; e pro co ni devis rifuzar, kun rigreto, adheri di grupi esperantista, qui spontane aprobis nia agado. De nun, ni aceptos adheri di omnaspeca societi, sub la sola kondiciono supre dicita, e konseque