tatoj de la pripensadoj, tiam « Lingva Komitato » interrompis la interkomunikadojn kaj en la konata « Cirkulera letero » de 18 de jan. Dro Zamenhof definitive deklaras, ke la esperantistoj konsideru la decidojn de la « Delegacio » kiel sensignifajn kaj ke ili tiel propagandu kiel ĝis nun por Esperanto en ĝia nuna formo.
« La parolanto finiĝis per kelkaj informoj pri la intencoj de la Komitato — kaj diris, ke ĝiaj membroj ne laboras, ĉar ili deziras, ke iliaj nomoj estu ligataj al la realigo de le granda ideo, sed nur pro idealaj motivoj. Li aldonis, ke la « Delegacia homitato » estos ankoraŭ ĉiam ema por intertraktado kun la Esperantistoj. — (Aplaŭdego.)
« Post la parolado okazis diskutado, en kiu partoprenis multaj konataj Esperantistoj. — La ĉambrego estis plenigita de interesiĝanta ĉeestantaro — kaj en granda nombro brilis la Esperanto-steloj »
En Dana Esperantisto (marto), la Centra Dana Esperantista Ligo expresis oficiale la sequanta opiniono pri la relati inter la Delegitaro e l’ Esperantistaro : « Ni absolute ne malestimas la klopodojn kaj laboradojn de la nomita Komitato. Pri ĝia aŭtoritato kaj kompetenteco oni — laŭ nia opinio — ne povas diskuti, kaj ni vere bedaŭras la insulteman manieron, laŭ kiu eĉ kelkaj kondukantaj esperantistaj gazetoj priparolis la Delegacio kaj ĝiaj membroj unuopaj[1]… Ni esperas kaj ekspektas[2], ke pli aŭ malpli baldaŭ fariĝu interkonsento inter la Delegacio kaj la esperantistaro ». Certe la interkonsento esus facila e balda, se omna Esperantisti observus la saja e jentila konduto di la C. D. E. L., pri qua ni expresas nia sincera gratudo.
Dana Esperantisto (aprilo) anuncas Progreso per tre senpartia ed afabla artiklo, qua kontrastas felice kun la stranja furio di kelka altra jurnali. « Oni vidas, ke Delegacio ne volas altrudi la Esperantidan lingvon al la Esperantistaro, sed nur proponi tiajn reformojn, kiaj ŝajnas necesaj por certigi kvietan evolucion de la internacia lingvo »… « La esperantistoj ja ne povos malŝati, ke la Komitato praktike provis sian proponon »… « se kontraŭe la ŝanĝita Esperanto sin montros supera, ĉiu juste juĝanta Esperantisto ĝoje devas akcepti tiajn plibonigojn, kiaj ebligas la prosperan solvon de la problemo »….. « Ni ne detale volas kompari la du lingvojn, sed nur esprimi nian simpation al la lojala starpunkto, je kiu la Delegacia komitato rilatas al la Esperantistoj, proponante kunlaboradon, kiu laŭ nia opinio ne povas fariĝi sen rezultato por la estonteco de nia granda afero »… « Estas nia sincera espero, ke la apero de Progreso ne komencigu fanatikan bataladon kaj disigon, sed instigu al paca kunlaborado inter la Delegacio kaj la esperantistaro — kaj certigu baldaŭan kaj plenan venkon de la internacia