liberan kaj amikan diskutadon pri ĉiuj demandoj, teoriaj aŭ praktikaj, rilataj al la Lingvo internacia. Ni forigas nur absolute la personajn diskutojn kaj la polemikojn ; kaj oni akceptos nenian artikolon, kiu havos tian karakteron. Por ke la diskutado estu tute libera, ĉiu aŭtoro estos responsiva[1] pri siaj artikoloj, kaj la redaktistaro responsos nur pri la artikoloj subskribitaj de si mem.
Por pruvi nian simpation rilate al la Esperantistoj, ni komencos uzante Esperanton primitivan (EP), kaj iom post iom ni enkondukos Esperanton simpligitan (ES), tiamaniere ke ĉiu leganto povos sen ia peno alkutimiĝi al la nova lingvo (kiu cetere estas facile legebla de ĉiu Esperantisto). Ni akceptos ĉiam artikolojn en EP ; sed per kompenso ni enpresas jam en tiu ĉi numero pecojn en ES. Ni povos laŭ okazo enpresi pecojn aŭ specimenojn, ĉu de aliaj lingvoj, ĉu de alia reforma projekto de Esperanto, por komparo kaj kritiko. Sed nia « oficiala » lingvo estas Esperanto sub ĝiaj du formoj, EP kaj ES, kiuj estas reale nur du dialektoj de la sama lingvo.
Tiamaniere la du lingvoj povos pace kaj amike konkuri sub la okuloj de la publiko, kiu cetere estas, ĉiuokaze, ilia superega juĝanto. Tiu metodo ne povas malplaĉi eĉ al la plej konservemaj Esperantistoj. Ĉar ili mem diras, ke ni prezentas al ili nur « teoriajn projektojn », kaj ke ili ne povas akcepti lingvon ne elprovitan per la praktiko. Tute ĝuste ! Sed tiam ili ne povas mallaŭdi, ke ni elprovu kaj praktiku la « novan » lingvon, ĉar ili mem invitas nin al tiu « praktiko ». Ni estus povintaj organizi tiun provon kun la Lingva Komitato, se ĝi estus konsentinta kun ni ; nun kiam ĝi rifuzas eĉ diskuti niajn proponojn, ni faros tiun provon publike, kaj ĝi estos nur pli pruvanta kaj efika.
Cetere, multaj Esperantistoj diras, ke ili konsentas akcepti plibonigojn, sed nur « iom post iom » kaj post zorga provado.
- ↑ D. verantwortlich ; E. responsible ; F. responsable ; I. responsabile ; S. responsable.