la pensmaniero de nia Komitato, pruvas la sekvanta Deklaro de So Jespersen, kiu estis enprenita en la Protokoloj de la kunsidoj en Paris, kaj kiun ni publikigas tie ĉi laŭ deziro de la konstanta Komisio, por montri al ĉiuj, en kia spirito la Komitato faris sian laboron kaj decidon, kaj por difini laŭte la spiriton mem de nia revuo.
En nomo de la Konstanta Komisio :
« Estas en la naturo de lingvo, natura aŭ artefarita, ke ĝi ekzistas nur per kaj por la homoj, kiuj uzas ĝin por komuniki siajn pensojn al aliaj personoj. Ĉiu individuo povas enkonduki en ĝi ŝanĝojn, konscie aŭ nekonscie. Se li trovas neniun, kiu lin imitas, lia novigo estas per tio mem mortinta. Se, kontraŭe, li trovas imitantojn, aŭ se la sama novigo estas uzata sendepende de pluraj, ĝi iĝas regulo, des pli ke ĝi estas pli ofte uzata. Estus ŝtonigi lingvon, voli starigi unu solan libron kiel regulon neŝanĝeblan por ĉiuj aŭ por ĉiam. Same, sola persono aŭ akademio, eĉ se ĝi estus elektita de ĉiuj registaroj de la mondo civilizita, povas neniam ordoni leĝojn absolutajn kaj netuŝeblajn en temo de lingvo, kian ajn aŭtoritaton ĝi posedas por doni konsilojn por la plej bona uzado ».
- ↑ Post tiuj linioj klarigaj : « Dum tiu kunsido, en kiu kompreneble estis diskutata la demando, ĉu ia lingvo estas la proprajo, aŭ de sia aŭtoro, aŭ de la societo, kiu ĝin uzas kaj praktikas, So Jespersen faris deklaron, inspiritan de l’historio kaj evolucio de la lingvoj, pri kiu, pro ĝia teoria karaktero, la Komitato ne kredis necesa voĉdoni, sed kiun ĝi decidis aldoni al la protokolo kaj inserti en la Raporto » (frazo eltirita el la protokoloj).