(decidita en la kunveno de 20o de majo 1908).)
I. La Stiria Esperantista Societo rekonas tiel la rajtan vidopunkton dela Delegacia Komitato, kiel ankaŭ la moralan gravecon de l’ elpensinto de la lingvo Esperanto kaj de ĝiaj ĝisnun akiritaj sukcesoj. Do la St. E. S. rigardas ĉian pritraktadon de la kompetencdemando kiel senfruktan kaj precipe ĉiujn « personajn » pritraktadojn kiel malutilajn. Pro tio ĝi decidas aboni de nun nur tiajn jurnalojn, kiuj objekte pritraktadas la disputeblajn demandojn kaj forlasas malamikajn agadojn.
II. La St. E. S. konsideras la grandegan meriton de l’ kreinto de la lingvo Esperanto neniel malutilatan per la opinio, ke esencaj plibonigoj estas fareblaj, eĉ estas farotaj, pro certigi sufiĉan disvastigon kaj daŭrontan konstantecon. Ĝi rekonas tian meriton des pli ke Dro Zamenhof mem en jaro 1894 tiujn ĉi plibonigojn konsideris kiel utilajn, ja necesajn, kaj ilin proponis kiel akceptotajn.
La St. E. S. bedaŭras, ke ili ne estis allasataj de partianoj al elprovo, kaj salulas ĝoje, ke tiuj proponoj estas reakceptitaj de la Delegacia Komitato kun malgrandaj ŝanĝoj, por elprovi ilin denove.
III. La St. E. S. opinias, ke la deveno de la vortoj — de Dro Zamenhof genie elpensita — povas kaj devas esti uzala ankoraŭ pli konsekvence kaj sisteme ol ĝis nun. Ĝi konsideras la reguligon de tiu ĉi deveno kaj ĝian alplenigon per kelkaj novaj afiksoj kiel nepre necesan, por eviti la degeneron de la lingvo minacatan per nesistemaj vortformigoj.
IV. La St. E. S. estas konvinkita, ke tiuj gravaj plibonigoj ne devas esti lasataj nur al la sola evolucio, sed estas plej baldaŭ elprovotaj, antaŭ ol la lingvo plu firmiĝas per plimultigo de literaturo kaj de anoj, ĉar la enkonduko de plibonigoj despli malfaciliĝas, jupli malfrue ĝi komenecas.
V. La St. E. S. deklaras jam nun, ke la provo, decidi la disputeblajn demandojn voĉdone en ia kongreso, ne estus atingonta la oportunan celon, — la aferoj de l’ jaro 1894 pruvas tion! — se ne antaŭiris elprovo de la proponoj kaj interkompreniĝo de la partioj. La provo, voĉdone venki unu partion per la alia, estus malsukcesonta, ĉar kontraŭbatalo de opinioj neniam estas forigebla per ia venkanta voĉdono, sed ĉiam nur per paca kaj komuna pritraktado de kaŭzoj por kaj kontraŭ dirantaj, kaj ĉar mankas iloj al la kongreso devigi la submeton de alie pensantoj sub la voĉdonanta plimulto.
La Komitato de la « Stiria Esperantista Societo » en Graz :