Jump to content

Page:Progreso - 1a yaro.pdf/295

From Wikisource
This page has been validated.
281
ESPERANTO ED ESPERANTISMO

ia persongusta celado, sed bazante sur elementa, esence neduba, internacia regulo diranta : por ĉiu esas pli logika, pli justa, pli simpla, forlasi faritan kutimon ol trudi ĝin jenove al multego da aliuloj je ĝi senigitaj.

Ĉu oni povas apliki saman rezonadon al akuzativo ? Certege ne. Kompreno de akuzativo estas substance-logika, universala, hompensa kompreno. Neigante signon por ĝi, ni esence forprenas iom da klareco de frazo, sekviĝe serĉas havigi ĝin je iom da konfuzemo. Ankoraŭ pli grava nebona sekviĝo de tiu neigo esos malutilo kaj mallarĝigo kaŭzataj al libereco de vortordo (vortviceco), kiu estas ege malsama en diversaj lingvoj. Do neigo de akuzativ­signo estus kontraŭ­internaciema.

Parton plej gravan, plej ampleksan, prezentantan plej da malfacileco, plej da danĝero en arta lingvosistemo, konsistigas, sendube, ĝia vortaro (radikaro en Esperanta kompreno). Se la ellaborado de gramatikaj formoj kaj de sistemiza vortformigo kostis al Sro Zamenhof multjaran penon, male la Esperanta radikaro donita de li kaj plenigita per liaj laboremaj disciploj povis postuli nur dusemajnan tempspacon. De tio ĝia karaktero de tiel evidenta provizoreco, je kiu tamen ni, por unuaj tempoj, kontentiĝas.

Klara estas kiel tago ke aŭtoro de Esperanto, enirante la mondon kun sia bonega lingvosistemo, esis plej timanta je homaj inercio, indiferenteco kaj maldiligenteco. Ĉion en sia verko li alnormigis al tiuj ecoj, en marŝo de tre justa rezonado. En la sama konsidero li donis sian unuan vortareton kun 800 vortoj, kiun li tuj devis subteni per vortaro (radikaro) kun triobla kvanto da vortoj. Tre utila radikaro de Sro Cart enhavas jam kvaroblan. Dum Cambridga Kongreso oni donis al ni nomaron kun ĉirkaŭ mil vortoj (ĉiuj de internacieca karaktero) kies enpreno estas konsiderata neprokrastebla. De kiam Esperanto komencos sian aktivan seriozan servon, ĝi ne estos pova defendi sin kontraŭ la enĵeto de miloj kaj miloj vortoj tre arbitre elektotaj, ĉar en Esperanto mem reguloj mankas por ilin fari[1]. Tute natura estas demando : ĉu la fundamento de Esperanto havas sufiĉan fortikon (je logiko, kompreneble) por elporti tian ŝarĝon ?… La jesa respondo estas tre dubebla.

  1. La sola matematika fako, laŭ sia naturo ekstreme malriĉa je terminoj, prilaborita per Sro Bricard, jam timigis Dro Zamenhof per multo da novaj nomoj.