ilin plibonigi (forigo de eraroj, malestigo de nepuraĵoj, neregulecoj kaj malbelsonoj, pliplenigo de radikaro kun restarigo de vera leksika signifo de radikoj, ordigo de finiĝoj, plenigo de afiksaro dononta pli liberan kaj pli riĉan vortfaradon k. c.).
En tiun ĉi komitaton povas eniri ĉiuj esperantistoj (ege dezirinde : eble plej diversnacianoj) dezirantaj kaj povantaj kunlabori en la afero, reformistoj kaj fidelistoj, aŭtoroj de sistemoj novaj kaj malnovaj. La kolekteco de komitatanoj kaj malsekreteco de la laboro garantios elekton de plej bonaj formoj, moderigos pasiojn de elpensistoj enamiĝaj je sia verko, forigos influon de reĝoj. Netuŝeblistoj ankaŭ povas alporti utilon en eco de haltigiloj; tuta laboro devas ja esti plenumita en spirito ege fidela al tiu de Esperanto, ne al ĝia litero tamen.
La komitata faro estos limita en tempo. Ĝi devos finiĝi kelkajn monatojn antaŭ kunveno de la kvina kongreso. La templimo ŝajnas sufiĉa (en vido de la rilata perfekteco de E.) por prepari lernlibron kaj radikaron (en speco de Universala vortaro). Al tiu verko la Kvina Kongreso, nedube, donos sian sankcion, kaj solida daŭrebla paco interesperantista reestiĝos en plej bonaj kondiĉoj. Certe la skizita projekto ne malhelpas al la dogmema fidelismo « iri sian vojon ». En tiu vojo ĝi eĉ estos akompanata ĝis la tago de Va Kongreso je tuta esperantistaro, ĉar ni ĉiuj, sen ia ĵuro, nur pro deziro interkompreniĝi, restos praktike fidelaj dum tiu tempspaco al la provizora netuŝebleco de nunstata Esperanto.
kaj de la Delegitaro.
Ĉe la nuna tempo multe da Esperantistoj estas tre malkontentaj pri la ago de la Lingva Komitato, rifuzinta pripensi la proponojn de la Delegitara Komitato kun la celo forigi kelkajn malfacilecojn en la lingvo, kaj tiel fari ĝin pli konvena