frato revis la fakton, kiun li citas kiel pruvo. Tute kontraŭe, So Verax proponis kaj provis enkonduki du sufiksojn absolute necesajn kaj tre bone elektitajn, nome -iz kaj ‑oz, unue en la Scienca Revuo, due en sia Vocabulaire fr.‑esp. photographique (1907). Sed poste, en lia Vocabulaire technique (Hachette), oni ne trovas plu ilin (krom kelkaj esceptoj, kiel chauler kalkizi, siliceux silicoza), kaj li mem deklaras en Autaŭparolo, ke li « renuncis » tion fari. Kial do ? Kredeble, pro ke li timis (ne malprave !) la furion de la «konservemoj, de la « Fundamentistoj » fanatikaj, kiuj ne permesas, ne sole ke oni ŝanĝu vorton, sed ke oni aldonu ion al la sankta libro ! Tia estas la « grandega libereco » kiun oni ĝuas sub la regno de Fundamento ! Kiel do la « tempo » kaj la sperto povus « pravigi » la novaĵojn kaj plibonigojn, se pro la fanatikeco de kelkaj ĉefoj oni ne « audacas »[1] ilin proponi kaj publike provi ? Tiel la ekzemplo mem citita de So Montrosier por pruvi la liberecon de evolucio rifutas lian aserton. La « vera liberema maniero » ekzistos kredeble de nun dank’ al ni, sed ĝis nun ĝi tute ne ekzistis.
— La prezidanto de germana grupo esperantista skribis al ni (20. I. 08) tekste :
« La projekto de Ido tre plaĉas al mi. Mi nun instruas Esperanton de du jaroj, kaj tial mi povas certigi vin, ke mi ĝojos kiam estos malaperintaj la vortoj ĉiu, ĉia, k. t. pl., la deviga akuzativo kaj la fleksitaj adjektivoj. Ĉio ĉi estis por la lernantoj la kaŭzo al la plej grandaj eraroj. Treege mi salutas la reguligon de la derivaĵoj kaj la enkondukon de novaj sufiksoj. »
— Prezidanto de franca grupo esperantista skribis al ni (29. II. 08), tradukite :
« La forigo de la vortetoj iu, kiu, k. t. p. estos por ĉiuj granda liberigo. Tio estis la malfacilaso, kiu senkuraĝigis la lernantojn de niaj kursoj. »
— La estro de angla grupo esperantista skribis al ni tekste en ES. (13. I. 08) :
« Me tute konsentas kun vu, ke partiani di futura linguo internaciona ne devas esar fanatika sed liberala e progresema. Me konocas nula Esperantisto, qua ne plene aprobas la enkonduko di nuva alfabeto sen supersignita literi, e konseque me argumentas, se un reformo esas necesa, ni anke samtempe korektigez la cetera difekti. Multa « primitiva » Esperantisti, qui parolas pri la absoluta
- ↑ « Audac » tute ne estas « kuraĝ », kvankam EP. intermiksas tiujn du ideojn.