Jump to content

Page:Progreso - 1a yaro.pdf/49

From Wikisource
This page has been proofread.
35
KONKLUDOJ DE LA RAPORTO

proksima al Neutral aŭ al alia lingvo ol al Esperanto, estus ankoraŭ Esperanto kiu trudiĝus kiel fundamento. Oni vidis efektive, ke ĝi estas la lingvo, kiu posedas nekompareble plejmulte da adeptoj, aŭ plibone ke ĝi sola nun posedas da ili, ĉar la aliaj havas nur teoriajn aprobojn, kies valoron kaj kompetentecon ni ne malkonsentas. Esperanton preferas granda plimulto de la Delegacio, ne sole pro ĝiaj internaj kvalitoj, sed ankoraŭ kaj precipe pro ĝia nuna disvastiĝo, pro la fervoro kaj la entuziasmo de ĝiaj adeptoj, pro ĝia organizacio, pro ĝia ĉiam kreskanta propagando, pro tio, kion oni povus nomi ĝia akirita rapideco, kaj ankaŭ pro la rajtoj, kiujn ĝi akiris per siaj sukcesoj. Personoj absolute senpartiaj kaj eksteraj, kvankam simpatiaj, je la movada esperantista, klare eldiris al ni tiun opinion, ke la Komitato ne povus alpreni alian lingvon krom Esperanto, ĉar se ĝi alprenus alian, tio necese starigus du konkurantajn lingvojn, kio estus malutila por la sukceso de la ideo, kiun antaŭ ĉio ili deziras. Inter tiuj personoj ni deziras citi aŭtoron de ia L I., Sron Henderson, kiu, ne forlasinte sian preferon por novlatina lingvo, praktike kunhelpas al la propagando de Esperanto. Sed estas evidenta (eĉ se tion ili ne estus dirintaj fakte al ni), ke tiuj samaj personoj ne postulas nek konsilas alpreni Esperanton tian, kia ĝi estas; kontraŭe, ili certigas ke tiu decido, kiu donos al ĝi novan puŝon kaj akcelos ĝian definitivan triumfon, estas la plej bona okazo por altrudi al ĝi la ŝanĝojn aŭ plibonigojn necesajn. Kaj kiam oni konstatas, ke Esperanto nun estas turmentata per reformista movado tiom pli forta kaj danĝera ke, proklaminte la netuŝeblecon de la Fundamento, oni esperis starigi antaŭ ĝi netransireblan barilon, oni opinios, ke ĉi tiu momento estas favora al iaspeca arbitracio, kiu, kontentigante la reformistojn ĝis utila grado, ĉesigos kritikojn ĉiam reaperantajn kaj certigos la unuecon de la lingvo kaj la regulecon de ĝia venonta disvolviĝado, plibone ol la fideleco al « sankta libro ». Aliflanke, estas rimarkinda, ke ĉiuj reformaj projektoj, prezentitaj de esperantistoj, celas pliproksimigi ĝin al la konkurantaj lingvoj kaj igi ĝin plimulte a posteriori; sekve, la samaj reformoj, kiuj kontentigus la « progresemajn » esperantistojn, samtempe senarmigos ĝiajn konkurantojn; ne ĉar ni esperas, ke la konkurantaj aŭtoroj tuj alprenos ĝin; sed se oni donas al Esperanto la realajn aŭ ŝajnajn bonaĵojn, per kiuj ili sukcesas allogi ian parton de la publiko kaj, ne havante eĉ sukceson