samaj nesignataj literoj, kio igas pli malagrabla la legado, precipe en malgrandaj literoj, kaj lacigas la okulojn, ĉar oni devas legi pli proksime. Ili kaŭzas nekalkuleblajn preserarojn tre malfacile troveblajn kaj korekteblajn, kaj kiuj almenaŭ duobligas la penadon kaj la laboron de la aŭtoro, kiu devas korekti presprovaĵojn. Tial ekzistas neniu lernolibro de Esperanto, eĉ plej zorgeme presita, kiu ne enhavas tiaspecajn erarojn ; unuvorte, estas neebla kun tiuj literoj atingi perfektan tipografian senerarecon. Plie, la signo super la ĥ kaj super ĉiuj grandaj literoj eliĝas el la linio, kio komplikas la laboron de la kompostisto (kaj sekve kostas), kaj ĝi ĉiam riskas esti rompata kaj foriĝi, tiamaniere ke, sen ia eraro de la korektantoj, eraro povas okazi dum la presado.
La malfacilaĵoj estas ankoraŭ multe pli grandaj, kiam oni uzas la kompostajn maŝinojn (linotipajn), kiuj pli kaj pli disvastiĝadas, precipe por la ĵurnaloj. Aŭ plibone ili fariĝas vere neeblaĵo. Efektive, por aldoni eĉ unu solan literon al tia maŝino, oni devas ĝin tute ŝanĝi. Kaj ni vidis[1] la ateston de ĵurnalaj direktoroj, tre favoraj al Esperanto, dirantaj, ke ne estis ebla al ili akiri novajn maŝinojn por havi la supersignitajn literojn. Se Esperanto volas « venki la mondon », ĝi devas sin alfari al la kutimoj kaj al la teknikaj postuloj; ĝi ne povas pretendi ilin ŝanĝi laŭ sia oportuneco; aŭ se iu havas tian esperon pri ĝi, li estas trompata per tre naiva iluzio.
Inter la komposta maŝino kaj la malnova kompostado ekzistas la sama rilato, kiel inter la skribmaŝino kaj la mana skribado; kaj ĝi prezentas tiel grandajn utilojn, ke ĝi rapide disvastiĝas ĉe la komerco, ĉe la administracioj kaj eĉ ĉe la privatuloj kaj literaturistoj. Sed estas neebla aldoni unu solan literon al skribmaŝino : oni devas ĝin interŝanĝi, kaj tio kaŭzas grandan elspezon, kiun neniu, krom esceptoj, konsentas fari. Sendube ekzistas maŝinoj kiuj enhavas la supersignitajn literojn; sed ili estas specialaj tipoj intence kunmetitaj, kaj enhavantaj pli grandan nombron da literoj ol la ordinaraj tipoj, kaj, sekve, pli multekostaj ol la lastaj. Sendube ankaŭ, oni povas uzi la supersignitajn literojn per la maŝinoj, kiuj posedas sendependan superliteran signon, sed tiam oni devas tuŝi du klavojn por formi unu literon kaj, en tiaj kondiĉoj, kun sama rapideco oni skribus diagramon : kio eĉ estus pli facila. Plie, tio ne estas ebla al ĉiuj, precipe en
- ↑ En la dua parto de la Raporto.