nur unu ideon — la ideon de la eco nomata, sen ia plua ideo pri objekto au persono posedanta tiun econ. La finigho ‑o montru nur, ke la ideo estas memstara, kaj ni parolas pri la eco mem. La finigho ‑a montru, ke la eco ne estas memstara, sed transdonata au atribuata al iu alia afero, kun kies nomo la tiel formita adjektivo gramatike akordighas. La finigho ‑e montru, ke la eco estas atribuata al la ideo esprimata de verbo, adjektivo, au alia adverbo. Sekve, la sufikso ‑ec estus logike necesa nur che substantivaj radikoj (ekz. patreco), char la vortoj bono, belo, k. s. per si mem esprimus la econ[1]. La nomoj de personoj posedantaj la ecojn estus formataj chiam per la sufikso ‑ul. Ni tiam havus plene regulan sistemon, kaj oni neniam havus dubojn, chu kurbo, neto, kalmo, kapablo, modero, bitro, estas homoj, chu ne.
Se ni permesus lauvolan uzadon de la sufikso ‑ec ankau che adjektivaj radikoj, kiel boneco, beleco, chu tio kondukus al malkomprenigho ? Tute ne. Kvankam ghi ne estas logike necesa, tamen ghi nur igus klarecon pli klarega. Kaj se post iom da tempo, la plej bonaj autoroj diferencigus inter sagho kaj sagheco, fiero kaj fiereco, eble donante al unu la sencon de abstrakta principo kaj al la alia sencon de kvalito posedata, chu tio ne estus shatinda plirichigho de la lingvo ?
Tamen, sen la permeso de la lasta paragrafo, ni havus lingvon regulan kaj logikan, kaj tial la pretendo, ke la devenigado de Linguo Internaciona estas unika, estas pruvita malvera.
Pri la respondoj de la redaktisto al mia lasta artikolo, mi deziras fari nur unu rimarkon pri akcentata finigho ‑ar che infinitivo. Mi kredas ke la redaktisto malghuste komprenis la certigojn, ke la angloj « ne povas pronuncar la final ‑r pos silabo neacentizita ». La fakto estas, ke la Angloj chiam malbone elparolas la literon r, escepte kiam ghi staras antau vokalo. Petu al Anglo ke li diru karto, kaj atendinde li diros kato ; arbo, kaj li diros abo ; char, kaj li diros cha. Kontraue, che vortoj, kiaj araneo, en kiuj la r staras antau vokalo, la anglo elparolas la r, se ne tute bone, almenau sufiche audeble. Do, meti akcenton sur lastan silabon tute ne helpas al la Angloj : ghi nur aldonas unu malbonon al alia.
- ↑ So Couturat argumentis, ke se san sanes, « la sufixo ‑es esus tute neutila e sensenca. » Ne esus pli malracie, se mi argumentus : Se bon bonul, la sufikso ‑ul estus tute neutila kaj sensenca, kaj tamen ghi trovighas en la sufiksaro de Linguo Internaciona.