Jump to content

Page:Progreso - 1a yaro.pdf/88

From Wikisource
This page has not been proofread.
74
PROGRESO

ŝ-sonaj literoj kaj ilian malagrablan kaj lacigan amasigon : tio estas precipe evidenta en la verkoj de Dro Zamenhof kaj de la Slavoj : oni trovas konstante en la frazoj de la Majstro seriojn da vortoj kiel la jenaj, kiujn ni ĉerpas el kelkaj paĝoj de la Krestomatio : ĉio tio ĉi, ĉiuj tiuj ĉi, tio ĉi en ĉiu tempo, ĉiujn tiujn, ĉiu el tiuj ĉi, en tio ĉi ia eĉ plej... (p. 287-290), eĉ tie ĉi (p. 292), ĉia eĉ plej (p. 293), ĉio tio, kio ĉiutage (p. 301), ĉar eĉ ĉe (304), ĉar eĉ ĉe tiu ĉi leĝo (p. 311); kaj same en La Revuo, p. 375 : ĉar eĉ ĉe tiuj.... Ne nur ĉe tiuj vortetoj, senĉese reaperantaj, montriĝas trouzo de ŝ-sonaj literoj; tio okazas ankaŭ en la radikoj, kaj ofte tion ne postulas ia etimologia aŭ alia neceseco : ĉevalo, feliĉa, fianĉo, ĉerizo, ĉesi, pinĉi, suĉi, sufiĉi, k. c. Tion simple klarigas la nacieco de la aŭtoro : oni scias, ke la lingvoj slavaj estas tre riĉaj je ŝ-sonaj literoj : sekve, la Slavoj taksas tiujn sonojn nek malfacilaj nek malbelaj, kaj ili ne povas kompreni, ke la ceteraj popoloj havas alian guston. Tamen estus facila korekti tiun difekton malagrablegan por ĉiuj okcidentanoj, unue anstataŭigante la vortetojn kiel ĉi, ĉiu, k. c., kiuj estas postulataj pro neniu motivo de internacieco (kontraŭe!), poste korektante la radikojn, en kiuj la internacieco ne postulas ŝ-sonajn literojn : ekzemple, estas evidenta, ke ĉevalo estas nur franca, kaj ke la etimologia kaj internacia radiko estas kaval, kiu ekzistas eĉ en francaj vortoj cavalier, cavalerie, k. c. Tiu rimarko pri la nacieco de la aŭtoro klarigas multajn aliajn difektojn de la lingvo : unue, la alprenon de la supersignitaj literoj, je kiuj kutimas la Poloj kaj la Ĉeĥoj (ĝi estas preskaŭ la ĉeĥa alfabeto, kiun Esperanto alprenis); poste, ĉiujn malbonaĵojn de fonetiko, kiujn ni ankoraŭ priparolos. Pro tio oni komprenas, ke Dro Zamenhof, en siaj reformaj projektoj, neniam intencis ilin korekti, kaj ke eĉ hodiaŭ li ne konsentas pri la neceseco ilin korekti.

La propagandistoj de Esperanto senĉese diras, ke ĝi enhavas nur sonojn, kiujn facile elparolas la ĉefaj eŭropaj popoloj. Tiel ili eldiras unu el la esencaj kondiĉoj, kiujn devas plenumi la LI.; sed Esperanto ne plenumas ĝin perfekte. Ĝi unue posedas la literon ĥ, kiun tre malfacile elparolas la popoloj romanidaj (krom la Hispanoj), kaj kiu fatale malaperos : oni jam preskaŭ ĉie anstataŭigas ĝin per k (kemio, mekaniko, k. c.). La sola grava kontraŭdiro estas, ke tiu transskribo difektas la proprajn nomojn (slavajn); sed en tiu okazo oni povos uzi la transskribaĵon kh, jam uzatan