Jump to content

Page:Progreso - 1a yaro.pdf/96

From Wikisource
This page has not been proofread.
82
PROGRESO

kvalitan signifon (La Revuo, februaro 1907). Tio estas konfesi, ke tia, tiel ne posedas signifon sufiĉe kvalitan, sendube ĉar unu havas la formon de simpla adjektivo, kaj ĉar la alia ne posedas la formon de maniera adverbo (Dro Zamenhof mem uzas la formojn tiela, tiele). Oni ankoraŭ rimarkas, ke bonegaj aŭtoroj (Kabe, ekzemple) neniam uzas tiel, kiel. ĉiel. sed tiamaniere, kiamaniere, ĉiamaniere, kio ŝajnas montri, ke la vortetoj ne ŝajnas al ili sufiĉe klaraj kaj sufiĉe taŭgaj, kaj ke ili preferas perifrazon eĉ longan kaj pezan. Fine, ofte oni uzas sammaniere ĉiuloke, ĉiutempe, kvazaŭ ĉie, ĉiam ne sufiĉe bone esprimus la saman ideon. Ĉio tio montras, ke la uzado mem celas anstataŭgi tiujn vortetojn a priori (kiujn Sro Grabowski nomis volapükismoj) per vortoj a posteriori, kiuj ŝajnas pli taŭgaj. Sed tiam, anstataŭ la artefaritaj vortoj tiela, tiele, kiuj ne plu posedas la superecon de la simetrio, kial ne uzi la « latinajn » vortojn : tala, tale, kiel faras aliaj lingvoj? Oni povas diri ke, la tagon kiam Dro Zamenhof aprobis tiela, tiele, li neesprimite kondamnis sian tabelon.

La forigo de tiu tabelo montriĝas do necesa. ne nut por igi la lingvon unuavide tiel facile komprenebla, kiel estas in ajn konkuranta lingvo, sed ankaŭ por igi ĝin pli facile lernebla kaj uzebla por ĉiuj inteligentoj. Efektive, tiuj 45 vortoj posedas ĉefan gravecon, ili senĉese reaperas en la parolado : ekzistas vere eĉ ne unu frazo en kiu ili ne montriĝas, kaj ofte multaj samtempe. Kiel diris Leibniz, la vortoj estas la materio de la parolado, kaj la vortetoj estas ĝia formo. Tio signifas, ke la vortetoj estas la ligilo de la ideoj, kaj ke sen ili la kunmetado de la vortoj kaj de la frazoj fariĝus nekomprenebla. Sed, kiam ne-adepto rigardas tekston Esperantan, li komprenas ĉiujn vortojn, pro ilia internacieco, sed, meze de tiuj diafanaj vortoj, li trovas vortetojn mallumajn kaj enigmajn, kun formo arbitra kaj nekonforma al la eŭropaj lingvoj, kaj, ĉar li ne komprenas ilin unuavide, la tuta senco ne trafas lin. Tion ja pruvas ankoraŭ la fakto. ke Sro Boirac verkis, por la instruitaj legantoj, Ŝlosileton kvarlingvan, kiu enhavas nur la vortetojn tradukitajn germane, angle, france kaj latine, tiamaniere, ke instruita homo, per tiu sola ŝlosilo, povas kompreni Esperantan tekston. Sed ĉu ne estus pli bona, se li povus kompreni tiun tekston sen helpo de ia ajn ŝlosilo? Certe, kaj tio estas ebla, ĉar ĝin efeklivigas aliaj lingvoj, sendube malpli perfektaj ol Esperanto, sed kiuj posedas, rilate al ĝi, tiun grandan, eĉ decidigan superecon