Jump to content

Page:Progreso - 1a yaro.pdf/143

From Wikisource
This page has not been proofread.
129
PENSOJ PRI LA REFORMO EN ESPERANTO

tiu ĉi lingvo estas konforma al la principoj kaj al la naturaj kaj logikaj fundamentoj de la konstruo de LI. Oni povas esti absolute certa, ke la konformeco kun la naturaj kaj logikaj principoj por LI. estas la plej forta defendo kontraŭ arbitraj ŝanĝoj, ĉar per la sperto de la historio de l’ eltrovaĵoj oni facile vidas, ke eltrovaĵoj funditaj sur samaj principoj devenas ĉiam similaj (malgraŭ kelkaj detaloj, pri kiuj ili diferencas). Se ili komence ne estas similaj, ili certe atingos la similecon pro la principo de la evolucio. La eyolucio laboras ĉie kaj ĉiam, kaj ŝanĝas ĉion laŭ la vidpunkto de la utileco. La influon de alcela utileco por la simileco ont povas rekoni ĉe multaj ellrovaĵoj (horloĝo, telefono, bicikledo, aŭtomohbilo, stenografio). Ĉiuj fariĝis iom post iom pli similaj. Ankaŭ por la LI. certe ekzistas evolucio laŭ la principo de alcela utileco. Facilege oni rekonas ĝin en la historio de la LI. Oni vidas, ke la maljunaj sislemoj estis tre malsimilaj. La eltrovaĵa intelekto zigzage saltis, ĉar mankis al ĝi teoriaj kaj praktikaj vidpunktoj pri la elpenso. Malfrue la sistemoj (kompreneble la bone farataj) similiĝis iom post iom, ĉar ĉiu (bona!) eltrovisto uzis la sperton de siaj antaŭuloj. Ankaŭ en la praktiko de LI. oni rekonas la leĝon de la evolucio. Ia malperfekta sistemo trovas malgrandan anaron. Tamen ĝi ne kreskas senfine, ĉar la praktiko montras baldaŭ siajn mankojn; la « sistemo » faletas (ĉesiĝas) pro siaj eraroj. Pli bonaj sistemoj trovas pli multajn anojn. Volapük trovis jam grandan anaron. Oni bezonis pli longan tempon por trovi sian mankon. Volante korekti ĝin, oni trovis la plej gravan mankon de ĝi — la neeblecon enkonduki ŝanĝojn, sen disrompi ĝin tute. Pro tiu manko faletis tiu sistemo.

Kaj Esperanto? (Ĉu ĝi faletos ankaŭ? Ĉu ĝi posedas mankojn, erarojn? Ĉu estos eble enkonduki ŝanĝojn, sen disrompi la principojn de ĝia konstruo? Ĉu ĝi, kiu venkis milojn da homoj, venkos la mondon, sen ke la praktiko montros la mankon de ĝi? — Jen diversaj gravaj demandoj pri nia afero! Kontraŭ tiel gravaj demandoj, la Esperantistaro ne fanfaronu pri sia gloro, sia sperto, ne apogu sin sur sia estinteco (vere grandioza), sed ekzamenu, kiel eble plej precize, la realan aferon, kaj serĉu sian forton nur ĉe la enhavata idealismo!