Ni volas esti veraj, — ni konas nian malfortaĵon laŭ tiu ĉi vidpunkto. Ni de longe scias, ke multaj distingataj praktikistoj kaj teoriistoj Esperantistaj jam trovis mankojn en nia lingvo. Eĉ la genia elpensinto de l’ Esperanto mem skribis artikolojn pri la neceseco de reformo. Oni trovas ĉapitron en la « Fundamento », kiun oni retrovas en la konata broŝuro : « Solvo de la problemo de LI. » Tie oni diskutas eĉ pri la « grandeco de l’ eraroj » en Esperanto. Oni alvenis al rezultato, ke ĝi atingis en la vortaro 10 p. 100 kaj en la gramatiko « preskaŭ nenion. » (Certe la takso estas optimista.)
Sed dank’ al la genio de nia majstro Zamenhof, ni ne timos la verecon pri la mankoj kaj eraroj en nia lingvo; ni ne timos pri la pereo de l’ Esperanto. Jam Esperanto primitiva estis favorata de l’ fortuno. Multaj diversnaciaj sciencistoj sin okupis pri ĝi. Meze de la disvastiganta evolucio la afero trovis Delegacion, kin studis ĝin dum sep jaroj. La Delegacio faris analizon tiel perfektan, kiel oni faris eble neniam pri lingvo! Oni konas, kion la Delegacio trovis. Ne nur ĝi certigis la opinion jam esprimatan de Esperantistoj pri la neceseco de reformoj, ne nur ĝi trovis pli multajn erarojn ol tiuj ĉi, ne nur ĝi restis kritika, negativa, — ne — ĝi montris la vojon por korekti kaj plibonigi nian lingvon. Sendube la plej grava rezultato, kiun la Delegacio trovis, estas : argumento de la ebleco de l’ enkonduko de reformoj en esperanto, sen la danĝero de la disrompo de la principoj, sur kiuj estas bazita tiu lingvo.
Tiel la Delegacio trovis, ke Esperanto taŭgas kiel bazo de la estonta L I. Nun estas nur bezone akcepti la decidon de la Delegacio, akcepti la proponitajn reformojn, enkonduki ilin en Esperanto, fari la evolucion, laŭ la principo de alcela utileco, sekvi la sciencon, la rezonon! Tiam ni reposedos lingvon — Esperanto reformita — kiu estos gardita kontraŭ la arbitreco de privataj reformpersonoj, per si mem, per sia perfekteco.
Tia perfekta sistemo ne faletos meze de la vojo al la venko!
Fiere la Esperantistaro supervidas sian estintan laboron. Miloj da homoj hodiaŭ estas Esperantistoj. Centoj da unuiĝoj