Plie, kial anstataŭigi la imperativan u per ez ? Tio estas nur senutila arbitrajo[1].
La u estas bona vokala finiĝo, kiun oni ne uzas en la Ido’a projekto[2]. Oni devas uzi ĝin, kaj, laŭ mia opinio, kiel la finiĝon de la nedefinitiva formo de la verbo, — formo kiu utilas kaj por la imperativo.
Nun permesu al mi kelkajn rimarkojn pri la pronomoj. Ĉu estis necese ŝanĝi mi, ci en me, tu? Se tio estas farita pro granda internacieco, oni ne povas defendi pro la sama kaŭzo la senutilan, tutan renverson de la pronomoj de la tria persono. Kompreneble iu diros, ke oni devu forlasi la ŝi kaj la ĝi pro ilia manko de internacieco, ankaŭ pro ilia manko de belsoneco. Bone, sed tiam la novaj formoj devas esti pli internaciaj, pli belsonaj; sed bedaŭrinde la formoj il, el, ol, ne estas pli internaciaj ol la malnovaj formoj. Plie, kvankam ili estas iom pli belsonaj kiam ili estas solaj, ili tamen ne taŭgas tiel bone kiel la malnovaj formoj post la prepozicioj, pro la renkontiĝo dle la finaj vokaloj de la prepozicioj kun la komencaj vokaloj de la novaj pronomoj. Plie, la formo li por la multnombro senutile faras rompon en la lingvo[3].
Mi tial proponas la jenajn formojn por la tria persono : li (li, EM), le (ŝi, EM), lo (ĝi, EM), yi aŭ zi (ili, EM). Bonvolu kompari la jenajn tabelojn, kaj elekti post praktika uzado la plej bonan el ili :
(1) |
(2) |
(3) |
|
(La unua estas Esperanto Malnova; la dua, Esperanto Proponata; la tria, Esperanto Nova aŭ Ido’a)[4].
Fine, permesu min gratuli vin pri la ĝenerale sukcesa peno eviti la malfacilajn sonojn ĉ, j, c, ktp. Sed kial, kiam oni ĝenerale tiel sukcese agadis, estas necese uzi « ca » por la ordinara montra (« demonstrative ») pronomo anstataŭ « ta »? Estus bone reiri tuj
- ↑ La finalo u esas tute arbitriala, dum ke la finalo ez esas adminime franca; ol esas do min arbitriala! [N. D. L. R.]
- ↑ Eroro : ES. uzas u (same quale EP., sed plu reguloze) por la generala pronomi : omnu, altru, kelku, nulu, irgu… La finalo u por infinitivo esus lam arbitriala kam la finalo i. [N. D. L. R.]
- ↑ Tute kontre, ol perfekte harmonias kun la i, generala signo di pluralo [N. D. L. R.]
- ↑ La sistemo di pronomi di ES. esas la sola, qua permisas formar reguloze la pluralo di la tri pronomi di la 3a persono. Ni defias omna samideani trovar sistemo plu simpla e reguloza. [N. D. L. R.]