devas sin turni al la neuzitaj literoj de la romana alfabeto (q, x, y) kaj doni al ili sonojn arbitrajn kaj kontraŭajn al la kutimoj de la okcidentaj popolod (Sro Zakrzewski); aŭ oni alvenas al la propono grave ŝanĝi la elparoladon de Esperanto, forigante la sonojn ĉ, ĝ, ĉ, por konservi nur la simplajn palatsiblajn literojn ŝ (skribe c) kaj ĵ (skribe j) : ĝi estas la sistemo proponita de Sro Lemaire, inter aliaj. Sed samtempe oni submetas kaj eĉ oni oferas la internacian grafismon al malpli internacia fonetismo (se oni anstataŭigas la c de la lingvoj romanaj per s), aŭ oni grave difektas la fonetismon, se oni volas konservi la grafismon (ĉie donante al c la sonon ŝ).
La proponoj de la dua sistemo interkonsentas preskaŭ pri ĉiuj punktoj. Ĉiuj anstataŭigas ĵ per j kaj sekve j per y : ĉiuj alprenas la digramojn ch, sh por anstataŭigi la literojn ĉ, ŝ; fine ĉiuj forĵetas la sonon ĥ, tro malfacilan por iaj popoloj, kaj anstataŭigas ĝin per k. La sola punkto, pri kiu oni ne konsentas, estas la anstataŭigo de ĝ : unuj proponas dj, aliaj nur j; preskaŭ neniu (Sro Peltier) aprobas la gh, proponitan de Dro Zamenhof kaj, kontraŭe, prezentatan de aliaj por riprezenti la malmolan g. Jen estas la sola malkonsenta punkto; kaj estas versimila, ke la plej bona solvo estus revizado de la radikoj, kiuj enhavas ĝ : unuj estus skribotaj per g (malmola) kaj aliaj per j (elparolata ĵ aŭ ĝ, kiel proponis Dro Javal.
Sed antaŭe oni devas elekti unu el la du difinitaj sistemoj. Por tio, ni komence rimarkas, ke la dua estas pli konservema ol la unua : ĉar fundamente ĝi povas esti taksata kiel ortografia reformo, kiel simpla kaj regula transskribo de l’ vortoj el la nuna Esperanto per nova alfabeto. Poste, oni devus klarigi la signifon, en kiu oni devas kompreni kaj akcepti la principon : « Unu litero, unu sono », per kiu oni resumas la regulojn de la fonetika ortografio. Tiuj, kiuj gin alvokas, ĝin komprenas jene : « Por ĉiu simpla sono unu simpla litero, kaj por ĉiu simpla litero unu simpla sono ». Sed kiamaniere difini la simplajn sonojn? La sonoj c, ĉ, ĝ, kiuj ŝajnas malsimplaj al la okcidentantoj, ŝajnas simplaj kaj elementaj al la Slavoj kaj Italoj : kiel decidi inter ambaŭ opinioj, kaj ĉu estos necesa eniri tian tro subtilan dikutadon por starigi fine praktikan alfabeton? Sed la suprediritan principon oni ankaŭ povas kompreni jene : « Ekzistas unusenca kaj reciproka korespondo inter la grafikaj signoj kaj