Jump to content

Page:Progreso - 1a yaro.pdf/57

From Wikisource
This page has been proofread.
43
KONKLUDOJ DE LA RAPORTO

la sonoj »; kaj, laŭ tiu senco, ĝi forpelas nek la sonojn nomatajn malsimplaj (c, ĉ, ĝ), nek la digramojn (ch, sh). Oni diras, ke ĉi tiuj lastaj povas naski konfuzon, kiam la litero h sekvas cs. Sed tio povas okazi nur en la kunmetado (se la litero h troviĝas komence de vorto elementaj), kaj tiam oni devos disigi la kunmetatajn elementajn vortojn per streketo (chas-hundo) : des pli ke, se oni ĝeneraligus tiun regulon, oni legus kaj komprenus pli facile la kunmetitajn vortojn. Cetere, ĝi estas tre malofta okazo. Resume, por starigi ortografion fonetikan; sufiĉas ke ekzistas nur unu sola maniero or legi kaj elparoli ĉiun literon kaj ĉiun vorton, kaj tion certigas la unusenca interrilato inter la sonoj kaj la literoj aŭ digramoj.

Por elekti unu el tiuj du sistemoj, ni konstantas, fidelaj je nia komparema metodo, ke ĉiuj konkurantaj lingvoj posedas la duan sistemon : ĉiuj uzas la anglajn j kaj y, kiuj cetere troviĝos en ambaŭ sistemoj; ĉiuj havas almenaŭ unu digramon (sh, Neutral) kaj eĉ du (ch, sh, Universal, Novilatin) kun ilia angla sono (ĉ, ŝ). Ŝajnas do, ke je tiu flanko troviĝas la solvo praktike la plej kontentiga; kaj tio estas des pli vera, ke ekzistas projektoj ankoraŭ plimulte proksimiĝantaj al la naturaj lingvoj ankoraŭ plimulte proksimiĝantaj al la naturaj lingvoj, kiuj forlasas la unuformecon de l’ sono de ĉiu litero por sin almezuri pli ĝuste al la internacia elparolado : oni ekzemple proponas doni du sonojn al c : k antaŭ a, o, u, kaj fajfan sonon antaŭ e, i; kaj same por g kaj s[1]. Evidente, tiuj projektoj iras tro malproksimen, ĉar ili difektas la fonetikan ortografion, kiu estas unu el la esencaj kvalitoj de la L I. Sed ili pruvas, ke oni devas sin almezuri kiel eble plej ĝuste al la bezonoj kaj kutimoj de la vivantaj lingvoj, kaj ne sin lasi erarigi de troa a priori-eco : nu, tiel oni agus, se oni volus apliki la principon « unu litero, unu sono » laŭ ĝia plej severa senco. La dua sistemo estas ĝusta mezo inter tiuj pure teoriaj postuloj, kiuj celas lingvon ideale perfektan, kaj la troaj cedoj, kiujn la reformistoj de Neutral konsentas al la neregulaĵoj de la romanaj lingvoj. La elekto de l’ sono de la litero c en Esperanto ŝajnas al ni tre bona kaj tre feliĉa por konservi plej ofte la plej internacian elparoladon de tiu litero. Sed, je tiu sama vidpunkto (akordigo de la internaciaj grafismo kaj fonetismo) oni neniel povas kontraŭstari al la

  1. Projekto de Idiom Neutral reformita, de So Rosenberger (Progres, no 5, sept. 1906); V. Les Nouvelles Langues internationales, p. 50 sqq.