Hike Dro Javal ripetas la reguli ja propozita da ilu, kun du chanji videbla impozita ad ilu da altra personi : ĝ estus vicata da dj, e c esus vicata da ts avan a, o, u. Il dicas, ke ca sistemo esis experimentata jam en novembro 1906, ed adjuntas ca grava vorti :
« Responde al mia letero de la 10a de Novembro, en kiu mi petis de li la rajtigon diri, ke tiu « prova balono » estis elsendita kun lia permeso, Dro Zamenhof per letero datita je la 23a respondis laŭvorte :
« Mi nenion havas kontraŭ tio ĉi, se vi diros al ĉiu, ke vi faris la proponojn kun mia konsento. »
Ca dokumento pruvas, ke la questiono di la reformo di ortografio esis pozita avan la Lingva Komitato de sa origino (Kongreso de Boulogne, agosto 1905). Sed ol ricevis de ca komitato nula solvo, e mem, ni kredas, nula serioza atenco. Tamen ol esis pozita da ciencisto tre kompetenta en tala temo, e da viro pri qua Dro Zamenhof skribis pos sa morto ca bela e tuchanta paroli :
« Javal estis Esperantisto en la plej bela senco de tiu ĉi vorto. Li estis Esperantisto pure idea. Esperanto povas esti fiera pro tio, ke ĝi havis Javalon; Esperanto estos feliĉa kaj glora, se ĝi havos multe da Javaloj[1] ».
Iaj esperantistaj estroj daŭros dissemi malverajn sciigojn pri la Delegitaro kaj pri nia Komitato. Fidela al « nia Programo », kiu forpelas severe ĉiujn polemikojn kaj personajn demandojn, ni respondos nenion al tiaj kompatindaj klopodoj. Ni ne lasos nin deturni per ili de nia celo, kiu estas la scienca kaj paca diskutado de la lingvaj demandoj. Tion ŝajnas pleje timegi la diritaj estroj, kaj pro tio ili serĉas nin altiri per « malnoblaj diskutaĉoj » en la « densaĵon de la ĉikano. » Por montri la malverecon de iliaj asertoj, sufiĉos diri, ke la samaj membroj de nia Komitato, de kiuj ili kredigas, ke ili ricevis ni ne scias kiajn « protestojn », nome Soj Baudouin de Courtenay kaj Jespersen, aprobis formale « Nian programon », kiu estis redaktita kaj korektita laŭ iliaj konsiloj. Cetere, la publiko havas kriterion tre simplan por juĝi ilian verdiremecon : ni komencas konigi « nian » lingvon, kaj ni daŭros plenumi tiun taskon. Niaj legantoj povos kaj jam povas vidi, kiom ekzaktaj estis la sciigoj dissemitaj pri tiu lingvo de l’ unua momento. Nu, ili sciu bone, ke la sciigoj dissemitaj de la samaj personoj pri la Komitato estas egale ekzaktaj kaj fidindaj. La Esperantistaro juĝos iam severe la estrojn, kiuj penis ĝin erarigi kaj blindigi. De nun, por la profito de la paco, ni respondos al iliaj... imagaĵoj nur per silento de malŝato.
- ↑ La Revuo, marto 1907, p. 290-291.