Jump to content

Page:Progreso - 1a yaro.pdf/777

From Wikisource
This page has been proofread.
- XI -

DEKLARO DE IDO

Venis la tempo ne lasi pli longatempe kuri la tiel malĝustajn interpretojn faritajn pri la ago kaj la intencoj de kompatinda Ido. Eble pri tio ni ne sukcesos por ĉiuj, ĉar kelkaj homoj absolute volas montri la bonecon de sia animo per sia maniero juĝadi la aliajn. Sed ni donos lumon al la senpartiaj spiritoj kaj al la bonvolaj koroj : tio ĉi sufiĉas al ni.

Lasante prezenti sian laboron, aŭ studon pri reformoj, al la Komitato de la Delegitaro, Ido volis evitigi al Esperanto danĝeron tiel antaŭvideblan, ke ĝi ŝajnis certa : la puran kaj simplan forĵeton. Flanke de tre realaj kaj tre grandaj bonaĵoj, tiu lingvo posedas ankaŭ tre realajn kaj iom gravajn malbonaĵojn. Tiuj ĉi lastaj preskaŭ certe estus kaŝintaj la bonaĵojn al la okuloj de la Komitato. Kaj, eĉ se oni supozas, ke Esperanto estus akceptita principe, kiam estus veninta la momento plibonigi ĝin laŭ deziroj esprimitaj aŭ kritikoj ricevitaj, la laboro estus estinta multe pli malfacila kaj pli longa, ol la ekzameno de projekto prezentanta la realigon de ĉiuj reformoj petitaj aŭ montritaj por Esperanto dum la dudek jaroj de ĝia ekzistado. Tion ĉi ja tuj komprenis eminenta esperantisto sidinta en la kunsidoj; laŭ lia konsilo la projekto estis tiel detale ekzamenita; al li estas ŝuldata ĝia sukceso. Ke la forĵeto de Esperanto estis ebla, eĉ konjektebla, evidente montris la raporto de la sekretarioj, la diskutoj de la Komitato kaj la fina decido unuvoĉa. Nu, ĉio kuniĝis por fari ruiniga la kondamnon : la granda merito de la juĝintoj, pri kiu kontestis neniu esperantisto antaŭ la juĝo, ilia tute speciala kompetenteco, la ricevita delego, kaj fine tiu ĉi fakto, ke laŭ publika kono ili havis la plej grandan simpation por Esperanto, ĉar unuj estis protektantoj de tiu lingvo, aliaj eĉ estis por ĝi propagandistoj. Ido tre prave do povis timi por Esperanto kaj ĝenerale por la ideo la efikon de tia verdikto.

Antaŭ ĉio oni riproĉis lin kiel pri krimo, ke li ne nomis Esperanton. Tion ĉi oni faris, ĉar oni nescias en kiaj kondiĉoj li lasis prezenti sian laboron (cetere presitan nur je malmultaj ekzempleroj kaj tute ne destinitan al la publiko, sed nur al kelkaj kompetentuloj, kiujn oni ne bezonis averti). Lia formala volo, konita de la sekretarioj de la Delegitaro, estis