Jump to content

Page:Progreso - 1a yaro.pdf/778

From Wikisource
This page has not been proofread.
— XII —

ke tiun laboron oni prezentu kiel projekton pri reformoj por Esperanto, projekton diskuteblan kaj ŝanĝeblan, sed neniel kiel sistemon konkurantan. Kaj tiamaniere ĝi ja estis prezentita, kaj plie kun pseŭdonimo. Estas vero, ke tiu ĉi fakto (ĉiam pro boneco de animo) estis interpretila kiel signo de malkuraĝo aŭ supergrado de perfideco. Kio ajn kaŭzis interpreton tiel afablan, certe Ido ne havis la devon laŭdi verkon, antaŭ kiu li tiel absolute sin elstrekis, nek li sentis la necesecon certigi pri bonaj intencoj, kiuj laŭ juĝo de ĉiu rekta spirilo estis evidentaj kaj maloftaj. En la penso de Ido, ne verko diferenca aperis, sed Esperanto daŭris sub la sama nomo kun kelkaj ŝanĝoj. Li do forlasis al Dro Zamenhof kaj al la esperantistoj la lutan gloron rajte akiritan. Pri li mem tute ne devis esti parolite. Post la akcepto de la reformo, li intencis tute malaperi de la scenejo. Poste kiel antaŭe, la mondo restus kun Esperanto sola. Tia estis la volo de Ido, tia lia revo realigebla, se oni estus akceptinta.

Se nun lia verko sin prezentas al la publiko aparte de Esperanto primitiva, la kaŭzo estas, ke bedaŭrinde la estroj de la esperantistoj ĝenerale eĉ ne volis ekzameni la demandon serioze. Tial en tempo venonta ili certe estos riproĉataj pro tio. Ilia sincera konvinko ekskuzas ilin ; sed la estonteco ilin elrevigos. Chiusupoze la decido de la Komitato de la Delegitaro kaj la bono mem de la ideo devigas nin malŝati ĉiujn malamikajn interpretojn. Nek ambicio, nek monamo inspiras nin ; sed ni ne povas konsideri lingvon kiel dogmon, nek fermi la okulojn antaŭ ĝermoj de morto. Se esperantistoj volas absolute ilin konservi, estas necesa, ke aliaj homoj liberigu de tio la sistemon. Estas necesa, ke kompara provado montru al ĉiuj, kiu pli bone trafas la celon, ĉu Esperanto primitiva katenligita de deklaro senvalora por la mondo, kaj mallibera pro siaj malbonaĵoj, aŭ Esperanto reformita, libera por sia evoluado. Se ĝi estas la unua (kontraŭ nia konvinko), Ido kaj liaj adeptoj tion konfesos ; se ĝi estos la dua, la esperantistoj primitivaj same faros ; tion ĉi ni esperas por ilia honoro kaj por la ideo, al kiu ni servas same kiel ili.

10a februaro 1908.

Ido.