Jump to content

Page:Progreso - 1a yaro.pdf/84

From Wikisource
This page has not been proofread.
70
PROGRESO

neama estas tute malklara; ĉu ĝi signifas neamanta, neamata, neaminda? La itala vorto estas « odiosi » : la senco estas do malaminda, Trie, la verbo maljesi (cetere tute konforma al la ŝparema spirito de primitiva Esperanto) estas tute ne klara : oni povus diri nei, o plubone (kiel ES.) negar : tiam oni estus komprenata de ĉiuj popoloj, kaj aparte de la itala, dum maljesi prezentas al ili volapükismon nedeĉifreblan. Kvare, oni forgesis meti « neamaj komparoj » en akuzativo! kaj tio ne estas unufoja kulpo, ĉar en la Literatura Paĝo ni legas la jenan frazon : « Tra la fenestraj vitraĵoj aperis klareton kvazaŭ tagiĝan ». Tiuj eraroj, faritaj de « fidelaj » Esperantistoj kaj fervoraj propagandistoj, pruvas, ke la gramatiko de Esperanto ne estas tiel facila kaj simpla, kiel ili sendube predikas por varbi adeptojn. Ili pruvas, kian malfacilecon prezentas la ĝusta uzado de l’ akuzativo, kiun praktike forigas E S. Nu, se la redaktistoj de Roma Esperantisto, kiuj estas certe instruitaj viroj kaj bonaj Esperantistoj, faras ankoraŭ tiajn erarojn, kiom da eraroj faros ihiaj samlandanoj nove varbitaj? Ĉu ili povas esperi, ke la lernantoj ne rimarkos baldaŭ tiajn malfacilecojn, kaj ne baldaŭ senkuraĝiĝos? Kaj ĉu ili estas certaj, ke tiu gramatika (nenecesa) malfacileco de Esperanto (malgraŭ ĝia ŝajna kaj trompema facileco je unua vido) ne estas, almenaŭ parte, la kaŭzo de la malgranda sukceso de Esperanto en ilia lando? Oni diros al ili, ne malprave : « Se ni devas rompi nian kapon per gramatikaj subtilaĵoj, ni lernos prefere la latinan aŭ la francan k. t. p. » Ili pripensu bone tion ĉi : ne ĉe la instruitoj, kiuj scias la latinan, la francan, k. t. p., povas prosperi ilia propagando : ĝi povas sukcesi (unue) ĉe tiuj, kiuj konas nur sian gepatran lingvon kaj havas nur unuagradan instruon. Kial do altrudi al tiuj ĉi gramatikajn malfacilajojn, kiuj karakterizas la mortintajn lingvojn? Eĉ la itala lingvo, la plej rekta filino de la latina, forigis la akuzativon kaj entute la deklinacion de sia patrino! Ĉu tiu fakto (cetere ĝenerala en la modernaj lingvoj) ne devas malblindigi niajn italajn samideanojn? Ĉu ĝi ne pruvas, ke la akuzativo (kun l’ akordo de l’ adjektivo) apartenas al tiu antikva balasto, kiun unu post alia niaj lingvoj forĵetas per necesa evolucio? Oni parolas ĉiam pri la necesa evolucio de Esperanto, kaj neniu pli ol tiuj, kaj kontraŭmetas al ĝi la plej gravajn barilojn. Oni devus unue observi la evolucion de niaj naturaj lingvoj, por konstati al kia direkto ĝi marŝas, kaj por turni Esperanton en la saman direkton, ne en la kontraŭan. Se niaj italaj samideanoj bone pripensas ĉion tion ĉi, ili baldaŭ konvinkiĝos, ke nur Esperanton simpligitan ili povos propagandi kun ŝanco de sukceso.

Progres, reviu internasional pro omni interesi de Idiom neutral (anu II, n. 11-12; sept.-nov. 1907) raportis tre exakte e senpartie pri la « Konvent de Komitet ». Ol rimarkas, ke la gramatiko di Ido esas « Kompromis intr gramatik de Esperanto e de I. N. », e ke