necesa memorigi la klasikan teorion de la filologiistoj. Jen kiel Prof. Karl Brugmann difinas la diftongojn en sia Kurze vergleichende Grammatik der indogermanischen Sprachen (Strasbourg, Trübner, 1902, fasc. 1). Li komence distingas la literojn sonantajn aŭ silabajn, kaj la literojn konsonantajn aŭ nesilabajn. Unu silabo enhavas unu literon sonantan, kaj nur unu, kiu riprezentas la « voĉon » : ĝi estas la sono, kiun oni kantas kantante tiun silabon, kaj kion oni povas daŭrigi senfine. Ciuj aliaj sonoj estas konsonantaj. Sed vokalo povas esti konsonanta en iaj okazoj, tiel same kiel konsonanto povas esti sonanta (ekz. l, r, s, n, en iaj eŭropaj lingvoj); kaj en sia fonetika skribado la filologiistoj uzas almetitajn signojn por montri tion. Nu, diftongo estas difinita : la unuiĝo de du vokaloj, el kiuj unu estas sonanta kaj la alia konsonanta. La diftongo estas nomata « supreniranta », kiam la konsonanto estas la unua, « malsupreniranta », kiam ĝi estas la dua. Sed en ĉiuj indo-germanaj lingvoj (kiuj devas servi kiel fundamento de la LI.) estas nur du konsonantaj vokaloj : i kaj u. Kaj la aŭtoro aldiras, ke la konsonanta u troviĝas inter aliaj en la latina lingvo post q, en la klasika kunmetaĵo qu.
Ĉi tiu lasta rimarko montras, ke oni devas restarigi la konsonantan u post k, en ĉiuj okazoj, en kiuj Dro Zamenhof ĝin anstataŭigis per v; kaj tiu teoria motivo plifortigas la praktikan motivon devenantan el la neebleco, ĉe iaj popoloj, elparoli kv.
Ont vidas, ke ankaŭ Esperanto posedas la konsonantajn vokalojn i kaj u : ili estas la literoj j kaj ŭ. Ĉi liu lasta troviĝas nur en la du diftongoj aŭ kaj eŭ (Grafike, nenio malhelpas, ke oni forigu la signon de l’ konsonanta u; ni forgesis tion diri en la ĉapitro pri Alfabeto, ĉar ĉiuj, eĉ Dro Zamenhof, konsentas pri tio.) La j formas la diftongojn aj, ej, oj, uj. Ĉiuj tiuj diftongoj, videble, estas « malsuprenirantaj ». Sed ili estas tre malfacile elparoleblaj por la popoloj, kiuj ne posedas ilin en siaj lingvoj : la Francoj povas elparoli la unuajn nur rapide elparolante la du sinsekvajn vokalojn : a-u, e-u; la Angloj, Italoj, Hispanoj, Portugaloj, Grekoj, Japonoj kaj aliaj popoloj povas elparoli la duajn nur kiel a-ï, e-ï, o-ï, u-ï. Tio ŝajnas tiom pli miriga, ke la samaj popoloj posedas la konsonantajn i kaj u, sed nur en supreniranta diftongo : ua, ue; ja, je, jo, ju. Ekzemple, la konsonanta u troviĝas en la francaj vortoj oui, loi; tio ne malhelpas, ke la Francoj ne povas elparoli au, eu per unu silabo, escepte se tiu silabo estas sekvata de