vokalo, sur kiu la kunsonanta u povas sin apogi : ekz. Franco ne povas elparoli baldaŭ, sed li bone povas elparoli balda-ŭa. Tial la samaj diftongoj estas elparoleblaj antaŭ vokalo (aŭ ĉe la fino de vorto) kaj ne antaŭ konsonanto : Franco bone elparolas aj, ej, uj, kiuj troviĝas en lia lingvo (taille, veille, fouille), sed li malbone elparolas ajn, ojn, ujn, kiuj en lia buŝo fariĝas : aïn, oïn, uïn. Kaj tin malfacilaĵo eslas multe pli granda por aliaj popoloj. La Angloj, nome, tule ne povas elparoli uj, kaj ankoraŭ malplibone ujn en ĉiujn ekz.
Kiel forigi tiujn difektojn? Ne estas ebla forpeli la diftongojn au, eu, kiuj troviĝas en inlernaciaj vortoj ne difektante ilin : Augusto, Eŭropo. Oni devos toleri, ke iaj popoloj elparolos ilin pli malpli bone. Sed almenaŭ oni povas forigi ilin el ĉiuj vortoj, kie la internacieco ne postulas ilin, nome el la adverbaj kaj prepoziciaj finiĝoj : antaŭ, baldaŭ, hodiaŭ, morgaŭ, hieraŭ, k. c. Tule senŝanceliĝe oni anstataŭos ilin per la adverba finiĝo e, kiel jam faris en 1893 Sro Grabowski, malpli pro fonetika ol pro beleca motivo : li taksis « sovaĝaj » tiujn finiĝojn, kiel ankaŭ la devenantajn vortojn : hodiaŭa, adiaŭi (La Liro de la Wsperantistoj, Antaŭparolo).
Restas la diftongoj aj, ej, oj, uj, kiuj estas tre malagrablaj pro ilia ofteco, eĉ por tiuj, kiuj elparolas ilin tre facile, kaj kiuj treege pezigas la diradon, escepte se oni mallaŭtigas tiujn finiĝojn kaj se oni preskaŭ neaŭdigas ilin, kiel faras la Slavoj; sed tiam al kio ili utilas, se ili fariĝas neklaraj kaj preskaŭ neaŭdeblaj? Se homojn konfuziĝas aŭde kun homon, kaj belajn kun belan aŭ bélè, la plej grava montrilo, tiu de l’ multnombro, malaperas kaj nur restas la malpli ulila, tiu de l’ akuzativo. La rimedo, ĉi tie ankoraŭ, estas montrita kaj konata : ĝi estis uzata de Dro Zamenhof en 1894, kaj poste de la aŭtoroj de Idiom Neutral kaj de aliaj lingvoj (vidu nian resuman tabelon[1]) : ĝi konsistas formi la multenombron de la substantivoj per la anstataŭo de l’ ununombra o per i : homo, homi. Cetere, ĝi estas la formo de l’ multnombro en la itala, la greka kaj ĉiuj slavaj lingvoj. Verdirante, oni proponis (Sro Bullen) uzi la s, kiu estas ankaŭ internacia (E. F. S.); sed unue tio devigus ŝangi la verbajn finiĝojn as, is, os, us; poste, eĉ post tiu ŝanĝo, tio tro oftigus la fajfan s, kies ripetado estus tre malagrabla kaj difektus la harmonion de la lingvo; fine, tio ne ebligus la uzon de la akuzativo (en okazo de bezono), dum oni povas ĉiam kaj
- ↑ En Les Nouvelles Langues internationales (Paris, 1907).