facile almeti la n al homo kaj al homi : kaj la akuzativoj homon, homin estas pli klaraj kaj pli distingeblaj ol la akuzativoj homon, homojn. Tion ni ripetu, tiu solvo estis montrata de Dro Zamenhof mem; plie, ĝi estas insiste postulata de lertaj Esperantistoj, kaj fine, ĝi troviĝas en la konkurantaj lingvoj, kio certe pligrandigas la ŝancojn de sukceso. Oni ne povas imagi kiom tiu ŝanĝo, anstataŭigante la pezajn finiĝojn ojn, ajn per mallongaj, klaraj kaj itale sonantaj finiĝoj, pligrandigus la harmonion kaj la malpezecon de la lingvo.
Tiu ŝanĝo ekskluzive gramatika sufiĉus por tre malgrandigi la nombron de la diftongoj kun j kaj igus tolereblaj la aliajn, nome tiujn, kiuj troviĝas en la radikoj. Scii ĝis kia grado oni ankaŭ povus forpeli ĉi tiujn lastajn, tio estas detala demando, kiun ni one povas ĉi tie esplori. Sed ni povas diri, ke Dro Zamenhof estis impresata de tiu malutilo, ĉar en 1894 li deziris tute forĵeti la literon j (kaj ĝian sonon) kaj, se li ĝin konservis, tamen li zorgis alpreni ĝin nur lokilan « antaŭ vokalo ». Tio pruvas, ke li jam rimarkis la absolutan diferencon, je la elparola vidpunkto, inter la diftongoj « suprenirantaj » kaj « malsuprenirantaj », kaj la malfacilecon de ĉi tiuj lastaj (aj, ej, oj, uj). Ĉiuokaze, estas facila malgrandigi tiun malutilon, anstataŭigante la vortetojn kaj, plej, tuj, kiuj estas nek internaciaj, nek bone elektitaj, precipe kaj, kiun defendas neniu.
Ni devas ankoraŭ montri fonetisman difekton de Esperanto : ĝi estas la ofteco de l’ akcento sur la vokalo i, sekvata de alia vokalo, ĉu en la radikoj : nacio, familio, opinio, ĉu en la vortetoj : iu, tiu, kiu, neniu. Laŭ la teorio de l’ diftongoj citita supre, i tiel lokata antaŭ vokalo havas naturan emon por fariĝi konsonanta, tio estas por formi diftongon, kaj sekve la akcento celas alingi la sekvantan vokalon. Tion plicertigas la sperto. Tiuj vortoj estas malfacile, aŭ almenaŭ malagrable elparoleblaj, ĉar ili kontraŭstaras al la naluraj emoj de la eŭropa fonetismo. Tio estas precipe rimarkebla, kiam la akcentata i estas sekvata de diftongo, kiel en tiuj, hodiaŭ. La prezidanto de la American Esperanto Association certigis al ni, ke liaj samlandanoj plej malfacile povas elparoli tiuj kaj ne tjui, kun la akcento sur u, tiom pli, ke la fina uj estas por ili neebla. Kaj ni mem, Francoj, ni tre malfacile povas ĝuste akcenti hodiaŭ, kaj ni sentas nevenkeblan emon por meti la akcenton sur a. Precipe en la 45 kunrilataj vortetoj de la tabelo tiu difekto montriĝas plej rimarkebla kaj plej