ĝenanta, pro la ofteco de tiuj vortetoj en la dirado. Ankaŭ tie oni povus ĝin plej facile plibonigi, ĉar tiuj vortetoj tute ne altrudiĝas pro la internacieco (Ni poste reparolos pri tio).
Ĉe la internaciaj radikoj, la demando estas pli malsimpla : oni povus restarigi, por multaj el ili, la elimologian kaj internacian radikon (kiu troviĝas en la devenantaj vortoj, kaj kiun Dro Zamenhof rusamaniere mallongigis : nacion, opinion, k. c.). Tiam nenio malhelpus, ke i fariĝus konsonanta laŭ la dirita emo, kaj eĉ ne estus necesa montri tiun elparolan nuancon en la ortografio : oni ĝuste rimarkis, ke en hieraŭ, maniero, tualeto, trotuaro, ie, ua estas veraj diftongoj, kion montri grafike (per j aŭ ŭ) eĉ ne ŝajnis necesa. Kiel diris Sro Zakrzewski, tiu montro estas utila nur por difini sen ia dubo la lokon de l’ akcento. Cetere, nur tio estas atentinda; kaj oni povas lasi al la adeptoj plenan liberecon por elparoli laŭpove la diftongojn, ĉar tro severaj reguloj neniam estos observataj. Nur oni povas sin demandi, ĉu ne estus pli bona alpreni alian regulon pri la akcento, alprenitan en iaj konkurantaj projektoj laŭ sciencaj konsideroj, nome : meti la akcenton sur la vokalo, kiu antaŭiras la lastan konsonanton de la radiko. Sendube, kia ajn estos la regulo de la akcento, pro tio mem, ke ĝi estos « regula », ĝi malkonsentos kun la natura akcento en ia kvanto da vortoj; nur tion oni povas postuli, ke ĝi kiel eble plej ofte akordiĝu kun la natura akcento. Ĝi estas unu el la demandoj, kiun ni petas, ke la Komitato bonvolu ekzameni kaj klarigi.
La tabelo de la 45 « simplaj » aŭ « interrilataj » vortoj estas la celo de multaj kritikoj, precipe je praktika vidpunkto. Je teoria vidpunkto, oni konsentas por admiri la lertecon de tiu logika interrilateco, kiu trovis en la klasikaj lingvoj neperfektan kaj neplenan modelon (vidu la artikolon de bedaŭrata Dro Lloyd : Antaŭhistoria gramatikisto, en Lingvo internacia, 1906, p. 235); kaj tamen, kiel oni vidos, tiu interrilateco ne estas perfekta. Sed se la logika principo de la interrilateco devas esti aprobata, la formoj, kiuj realigas ĝin, povas esti kritikataj. Ni jam vidis du fonetismajn difektojn de tiu tabelo : en ĉiuj 45 yortoj, la akcento trafas i sekvatan de vokalo; kaj en la 5 de la serio ĉiu, ĉia, troviĝas ŝ-sona litero, kiun pravigas neniu motivo de inter-